ANZAC tago

Je ĉi ANZAC tago
Mia komputilo estas anstaŭiĝenda.
Ili ne dezegnis ĝin esti daŭrigenda;
Kiel la malgrandaj domoj sur la monteto
Kiuj aspektas samaj,
Kien la pluvo eniras.
Ni faris tion al niaj aŭtetoj,
Niaj urbodomoj, kaj niaj trinkejoj.

Unufoje mi promenis sur stratoj kie
La prauloj de gepatroj marŝis
Kaj vendis iliajn grenojn.
Mi vizitis arbaro kie morto
Memorigis min
Ke kelka disŝiriĝita parto de mi estis tie.
Kaj en tiuj fortaj, odoraj arboj
De praa pasinteco,
Mi scias ke mi devus bonkora,
Devus justa kaj devus libera.

Nun mi havas Esperantajn kartojn,
Kiujn mia pra praavo ricevis,
Antaŭ cent jaroj,
Dum li serĉis tutmondan pacon
Kun lingvo malpermisita laŭ Germanoj, Rusoj kaj mensogoj.
Eble ili iros al ambaŭ miaj idoj,
Kiuj ŝatos ilin,
Kiel mi.

Usono kaj Ĉinio vi ŝtelis de ni
La valoron de aĵoj.
Vi ŝtelis la larmojn de mia avino
Kaj la timojn de niaj soldatoj
Per viaj plastaj ludiloj kaj kartoj.
Hodiaŭ, ĉi tiu ANZAC tago,
La metala insigna sur mia ĉemizo,
Kiu memoras perditajn batalojn kaj rompitajn korojn,
Kiu kostis nur dek dolarojn,
Kune kun miaj Esperantaj kartoj,
Estas la plej valora aĵo kiun mi posedas.

Share

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*